Interpunkcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interpunkciaĵoj

apostrofo ( ' ); ( )
citiloj ( ‘ ’ ); ( “ ” ); ( „ ” ); ( « » )
demandosigno ( ? )
dupunkto ( : )
komo ( , )
krampoj ( ( ) ); ( [ ] ); ( { } ); ( < > )
kridemandosigno ( ) ( ?! )
krisigno ( ! )
punkto ( . )
punktokomo ( ; )
spaceto (   )
streketoj ( ); ( ); ( ); ( ) ( )
oblikvo ( / )
tripunkto ( ) ( ... )

Aliaj tipografiaj markoj

asterisko ( * )
bulmarko ( )
deklivo ( \ )
dividsigno ( ÷ )
egalsigno ( = )
heliko ( @ )
kaj-signo ( & )
krado ( # )
numero-signo ( )
obeluso aŭ ponardo ( † ‡)
plus-minus-signo ( ± ); ( )
substreko ( _ )
tildo ( ~ )
vertikala streko aŭ "dukto" ( | )

Interpunkcio estas sistemo de skribaj legohelpaj signoj. Tiuj helposignoj kutime ne estas kalkulataj inter la literoj, ĉar oni ne elparolas ilin.

ReVo: interpunkcio estas skribo de la silentoj en la parolado.

La reguloj de interpunkcio estas parto de la ortografio apud aliaj formaj ecoj, kiaj uskleco (grandaj kaj etaj literoj), tipografia prezento (marĝenoj, litergraso, litergrando...) en la pli ĝenerala kadro de enpaĝigo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Multaj skribsistemoj uzis kontinuan skribon: intervorta spaco ne estis, des malpli helposignoj. Iuj sistemoj per diversaj punktoj aŭ streketoj markis pli aŭ malpli grandajn subpartojn de tekstoj.

En manuskriptoj la limo inter interpunkcio kaj korektosignoj ne tiom klaris. Posedantoj de libroj aldonis ilin kun la sama celo pliklarigi la tekston.

Tipografio helpis al la relativa unueco de moderna interpunkcio. Tamen iuj malsamoj restas inter la helposignoj de diversaj skribsistemoj kaj lingvoj.

Signoj[redakti | redakti fonton]

La ĉi-suba klasigo iom arbitras. Ekzemple komoj aŭ streketoj ja disigas frazopartojn, sed en iuj uzoj oni povas rigardi ilin ĉirkaŭaj signoj.

Disigaj signoj[redakti | redakti fonton]

kaj la diversajn emfazajn ripetojn kaj kombinojn de krisigno kaj demandosigno: !? !! kaj aliaj.

Komputiko enkondukis aliajn signojn, kiujn oni uzas tre varie:

Interreto popularigis la mienojn.

Ĉirkaŭaj signoj[redakti | redakti fonton]

  • Krampoj: pli ofte kurbaj () rektaj [], malofte kunigaj {} oblikvaj // angulaj <>
  • Citiloj: diversformaj «» ""

Krom la citiloj, ankaŭ la longaj streketoj estas uzataj en dialogoj teatraĵaj aŭ romanaj, ekzemple:

Ŝi diris al Ivano: – Bonan matenon!

Distingiloj kaj mallongigiloj[redakti | redakti fonton]

Uzreguloj[redakti | redakti fonton]

La frazofina punkto estas uzata ene de ĉefteksto, sed ne fine de titoloj aŭ intertitoloj.

Unu signo povas havi plurajn rolojn. Ekzemple, punkto signas frazofinon sed ankaŭ mallongigon de vorto. Helposigno povas havi alian vivon kiel vortlitero. Ekzemple komo estas elparolata vorto en nombroj: 3,4 estas tri komo kvar.

Okaze de kuntuŝiĝo iuj signoj forigas aliajn, ekzemple oni skribas Li venos, mi pensas, morgaŭ. sed Li venos morgaŭ, mi pensas. (La fina punkto manĝas la komon post pensas.)

Kiam tia regulo ne aplikiĝas, signoj apudstaras. La rilataj reguloj ne tute stabiliĝis, oni povas heziti inter:

  • Li diris: "Mi venos.".
  • Li diris: "Mi venos".
  • Li diris: "Mi venos."

Laŭ PMEG, oni ne metu spacetojn antaŭ punkto, demandosigno, krisigno, komo, dupunkto, punktokomo, tripunkto kaj apostrofo.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Pri la temo Zamenhof skribas jene [1]

"La reguloj pri la uzado de la interpunkcioj estas en nia lingvo pli-malpli tiaj samaj, kiel en iuj aliaj lingvoj; sekve ĉiu povas uzadi en Esperanto la interpunkcion tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo. Estas vere, ke en diversaj detaloj la uzado de la interpunkcioj estas malegala en diversaj lingvoj; sed ĉar la objekto ne estas tre grava, tial ni pensas, ke ne venis ankoraŭ la tempo por difini en nia lingvo severajn regulojn por tiuj ĉi detaloj. (...) nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj ĉi negravaj detaloj difinitajn regulojn."

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas la poemeton de ties 19a ĉapitro al komentoj pri la uzado de signoj de interpunkcio.[2]S-ino Marie Bartovská, ĉeĥino (1912-1999), estis premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA, en 1980, en la branĉo Eseo ĝuste pro eseo pri komo. La verkaĵo estas publikigita en la libro "Interlingvo Inter Lingvoj" (kolekto de prilingvaj eseoj, eldonita de UEA en 2015).

Komence de la 20a jarcento s-ro P. Fruictier, franca esperantisto, publikigis broŝuron, kies titolo estas Esperanta Sintakso. Fine de la libro (kiun estas libere elŝutebla el la retejo de Projekto Gutemberg - gutemberg.org) oni trovos la mallongan ĉapitron "Interpunkcio". Komence la aŭtoro prezentas la opinion de Zamenhof kaj lian manieron uzi komon: "D-ro Zamenhof uzas komon inter ĉiu propozicio, t.e. antaŭ ĉiu vorto demanda aŭ rilata, inter du terminoj de komparo, k.t.p."

Verŝajne la kompreno de tio, kion oni nomas "propozicio" estas ŝlosila ekzemple por la uzado de komo. En la pli frue dirita eseo s-ino Bartovská asertas: "Ili [komoj] devas apartigi la unuopajn propoziciojn (...). En propozicio estas ĉefa la verbo. Verbo estas la kerno de propozicio."

Vidu ankaŭ la redaktopolitiko de E-periodaĵoj, ĵurnaloj kaj gazetoj, ekzemple inter multaj Monato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Z. Esperantisto, 1893, p. 127
  2. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 164-166.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]