Ortografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ortografioĝusta skribo (el greka orthós "rekta, ĝusta" kaj graphía "skribado") estas la tuto de reguloj por skribi kaj legi iun lingvon.

Ĝeneralaj skribreguloj[redakti | redakti fonton]

Oni ordinare pretermencias aŭ ne enkalkulas en ortografio bazaĵojn, kiaj:

  • skribdirekto – ĉu la koncerna skribado estas aldekstra, almaldekstra, almalsupra aŭ iel miksa
  • normalaj litervaloroj – eĉ en fonologie tre simpla sistemo, kiu litero havas kiun valoron...
  • aboco aŭ alfabeto – la konvencia ordigo de literoj, se tia ekzistas.

Ortografiaj malfaciloj[redakti | redakti fonton]

Pli ofte oni parolas pri ortografio, se la skribsistemo prezentas iajn malfacilojn. Malfacilojn ĝi prezentas, se la nombro de skrib- kaj leg-reguloj estas konfuze granda.

Kelkaj homoj parolantaj iujn lingvojn kiel ekzemple la hispanan opinias ke oni devus adapti la ortografion al la parola maniero, simpligante la alfabeton en la kazoj de literoj kun la sama sono, sed la kontraŭargumento estas ke se oni ne konservas la ortografion oni ne povas rekoni la etimologion de la vortoj. Aldone, en iuj lingvoj, kiel la angla, ortografio, kiu ne tute kongruas kun la parola maniero, ebligas pli-malpli komunan ortografion tra diversaj dialektoj, kvankam la vortoj estas prononcataj diversmaniere en la diversaj dialektoj. En la ĉina, ekzemple, la diversaj parolataj dialektoj tute ne estas reciproke kompreneblaj, kaj komuna ortografio, kiu nur malbone kongruas kun la parola maniero, ebligas skriban interkomunikadon. Kp. kun grafismo.

Aŭtoritato de ortografio[redakti | redakti fonton]

Por multaj lingvoj ekzistas aŭtoritata akademio, kiu decidas pri lingvaj aferoj, kaj inter ili difinas la ortografion. Ekzemple, la Académie française por la franca kaj la Akademio de Esperanto por Esperanto. Aliflanke, ne ekzistas tia akademio por la angla, kaj la angla ortografio estas fiksita de decidoj de instruistoj, redaktistoj, kaj neformalaj grupoj de eminentaj verkistoj.

La ortografion de Esperanto difinas la Akademio de Esperanto. Grava ŝanĝo en la Esperanta ortografio neniam okazis. Sed en 1921 estis aprobita forlasi la sonkombinon por rk, en vortoj kiel monarĥio > monarkio, anarĥio > anarkio.[mankas fonto] Tio ja estis grava ŝanĝo, sed ĝi ne vere rilatis al la ortografio, sed al la Esperanta lingvo mem.

Ortografio en gramatiko[redakti | redakti fonton]

Grafemo
Alfabeto
Literumado
Mallongigo
Akronimo
Majusklo

Inicialo

Minusklo
Interpunkcio

Duskribismo[redakti | redakti fonton]

Nikola Raŝiĉ en sia eseo Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[1] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en Hindio precipe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas precipe funkcia.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Tekstprilaboraj programoj kiel OpenOffice.org uzas la literumilon ispell, kiu perfekte taŭgas por kontroli la Esperanto-ortografion. La vindoza programo Ĉapelilo (nun ne plu vendata) havis sian propran literumilon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

X-sistemo - H-sistemo - Ĉapelitaj literoj - Egzismo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nikola Raŝiĉ, Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. En Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.